En la 15a de
majo, nia kutima dimanĉa lernrenkontiĝo okazis kaj 5 membroj ĉeestis per Zoomo.
Unue ni parolis pri la temo por ĉi semajno "Muzeo" unu post la alia. Membro
O prezentis la "Kazuki Yasuo Belarta Muzeo", kiu troviĝas en gubernio
Yamaguti. Kazuki estas fame konata pro lia "serio de Siberio". Membro
T prezentis la "In Franders Fields Museum" en urbo Iepel en Belgio,
kiu ekspozicias pri la unua mondmilito. Membro M parolis pri la
"Ekspozicio Grandma Moses - Mirinda 100-jara Vivo" en la
Higashihiroshima Urba Muzeo de Belarto. Kaj ankaŭ ekspozicio "Tremanta
rigardo - Vortoj lasitaj de la fotistoj" en la Hiroshima Nacia Pacmemoriga
Halo por la Atombombaj Viktimoj. Membro S parolis pri kiel li pensas pri
"Hirosima Pacmemoriga Muzeo". Laŭ lia opinio pri la paco ĉiuj popoloj
de la mondo ne povas fidi la urbanojn de urbo Hirosima. Membro N prezentis la
"Siebold Memoriga Muzeo", kiu troviĝas en urbo Nagasaki. Li venis al
urbo Nagasaki en 1823, 27 jaraĝa, kaj deportita de Japanio en 1829. Kaj ni
legis la libron "Vojaĝo de Onia, Japana" de p.66 ĝis p.70. Onia
vizitas USJ en urbo Osaka kaj kriis, "Sendube ĉi tie estas la plej amuza
loko en la mondo". Ŝi vespermanĝis ĝuante multajn kimĉiojn. Do la temo por
la venonta semajno estas decidita kiel "Fermentado, Fermentitaj
manĝaĵoj".
En la 8a de majo, nia kutima lernrenkontiĝo okazis, 4 membroj ĉeestis
per Zoomo, kaj 3 membroj ĉeestis per la eseo. Kaj mi kore pardonpetas al
du membroj, kiuj provis aliĝi sed ne sukcesis aliĝi, ĉar la gastiganto
de Zoomo ŝanĝis en hasto. Ni parolis pri la temo "Kato" dum unu
minuto unu post la alia. Unu membro havas tre malgajan memoron pri sia
kara kato, pri kiu ŝi pensis kiel sia fratino. Alia membro translokiĝis
al sian nunan loĝlokon kune kun sia aminda kato. Pri kato, estas proverbo
en la japana, "Doni kobanon al kato", kaj iu aplikis la proverbon
al iu famulo. Ĉu vi povas diveni, al kiu kaj kiel ŝi aplikis? Tiel katoj
ĉirkaŭ ni ĝojigis, malĝojigis, terurigis, pensigis, amis, amigis nin. Kaj
ni legis la libron "Vojaĝo de Onia, Japana". Onia ĝuis la "kato-duŝado",
ŝian longan revon, finfine. Ŝi iras al urbo Osako per nokta buso. La temo
por la unu-minuta parolado de venonta semajno estas "Muzeo".
Kiun muzeon vi vizitis, kiu muzeo plaĉas al vi, al kiu muzeo vi volas viziti???
(N 5/8)
Ni tre ĝojas havi du novajn membrojn. Ili eklernis en la elementa kurso,
de la 30a de aprilo ĉe la ĉambro de HECentro. Unu el ili ĉeestis en la
dimanĉa lernrenkontiĝo, 1a de majo, per Zoomo. Ni kune ĝuu lerni Esperanton!
En nia kutima lernrenkontiĝo 6 membroj ĉeestis per Zoomo, kaj 2 membroj
ĉeestis per eseo. La temo por la unu-minuta parolado estis "Kiel ne
uzi monon?". Ni parolis kiel ni ne uzas monon unu post alia. Unu vivas
tre simple kaj senplane en "kaprica kvitigo"(丼勘定), kvankam ŝi
pensas, ke kiel pensiulo ŝi devas klopodi ŝpari monon. Aliulo opinias, ke por
uzi monon malmulte, estas bone ke oni ne gajnas monon. Sen laboro, sen mono,
tio estas feliĉa vivo. Iu insistas, ke tempo estas mono kaj mia familio
prioritatas tempon per mono. Aliulo diris, ke mi plantis fruktarbojn en ĝardeno
por ne aĉeti ilin, kaj mi librotenas pri mastrumo. Alia virino diras, ke eĉ se
ŝi ne havas monon, ŝi povas ĝui kelkajn hobiojn(aŭskulti muzikon, legi librojn,
lerni fremdajn lingvojn, trikado, ktp). Iu viro aĉetas ĉe la supermerkato, kiu
donas 50% da rabato al viando kaj fiŝo antaŭ 5 minutoj de felmo. Estas homo,
kiu vivas sen klimatizilo kaj portas pezajn vestojn. Ni ĉiuj vivas strebante
por vivi bone kaj feliĉe. Kiajn opiniojn kaj rimedojn vi havas por ne uzi
monon? Kaj ni legis la libron "Vojaĝo de Onia, Japana" de p.60 ĝis
p.63. Onia revenis al Tokio kaj partoprenis en renkontiĝo de Maĉida-klubo kaj
kunsido de ges-roj Ŝozi en kvartalo Niŝinippori. En la sekvan tagon ŝi vizitis
la sanktejo de otaku-anoj, Akihabara. La temo por la unu-minuta parolado de
venonta semajno estas "Kato".(N 5/1)
Kiujn esperantajn vortojn vi ŝatas? Ni, 6 membroj, parolis pri tiu temo
en la dimanĉa lernrenkontiĝo en la 17a de aprilo per Zoomo. La vortoj,
kiujn ni ŝatas estas "Espero, amikeco kaj solidareco, krokodili, homaro,
feliĉigi, krepusko kaj tagiĝo". Ĉu vi povas diveni kiujn vortojn kiu
diris? Bonvolu sendi esperantajn vortojn, kiujn vi ŝatas, ĉi tien! Kaj
ni legis la libron, "Vojaĝo de Onia, Japana" de p.54 ĝis p.59.
Onia renkontis geamikojn kaj vizitis kafejon "SOJO", karaokeon,
kaj iu vespere promenis por vidi luciolojn. Do, kio okazos en la venonta
venonta semajno? En la venonta dimanĉo la retkunsido de la Ĉugoku-Ŝikoku
Esperanto Ligo okazos. Do, ni ĉiuj membroj ĉeestu en la retkunsido. S-ro
Kosaka prelegos pri la temo "Historia fono de la romano "Sirento"".
La temo por la unu-minuta parolado de venonta venonta semajno estas "Kiel
ne uzi monon?". Ĉu vi bone ŝparas monon? Ni atendas viajn bonajn manierojn
por ne uzi monon!! Kaj mi algluas la interesan eseon de membro E suben.
Bonvolu legi ĝin kaj ĝui. "Mia eseo Mi estas Esperantista komencanto,
do mi ankoraŭ ne ŝcias multajn vortojn. Tamen, estas unu vorto, kiu mi
trovas interesa. Ĝi estas “krokodili”. Kiam mi unue aŭdis pri tiu vorto,
mi demandis min, kial la vorto krokodilo havas verbon? Kion ĝi signifas?
Nur post kiam mi kelkfoje vidis la vorton, mi konsciis, ke ĝi estas la
ago paroli en lingvo kiu ne estas Esperanto, inter esperantistoj. Tio estas
precipe vera kiam oni parolas en lingvo, kiu ne estas komprenata de ĉiuj
ĉeestantoj. Mi opinias, ke tiu ĉi vorto rilatas proksime al la Esperanta
kulturo, ĉar Esperanto estas uzata kiel komuna lingvo inter homoj tra la
mondo."(N 4/24)
Ni ĝuis promenadon de la zoologia ĝardeno en la Zoom-lando, ĉar la temo
por la unu-minuta parolado estis "Besto, Animalo". En la 10a
de aprilo nia dimanĉa lernrenkontiĝo okazis, 5 membroj ĉeestis per Zoomo
kaj 2 membroj ĉeestis per frazfaradaĵo. Membro J prezentis amason da birdoj,
kiujn oni povas vidi sur riveron vintre. Ĉe la riverbuŝo mevoj, kelkspecaj
sovaĝanasoj, kormoranoj, etaj egretardeoj ktp. troviĝas. Sovaĝanasoj baldaŭ
migros al siaj hejmlokoj. Membro Ĉ prezentis 13 jaran katon, kun kiu ŝi
nun vivas kaj nun estas ŝia kara filino kaj amiko. Ŝi neniam pensis, ke
ŝi vere vivas kun kato, sed antaŭ 13 jaroj kiam ŝi deprimiĝis, ŝi elektis
katon por vivi kune. Membro O parolis pri niktereŭto🦝, kiu iam venis
en la ĝardeno de ili, kiel 6-membra familio. La niktereŭto ne timas ilin, ĉar
ili ne volas kapti ĝin kaj kuiri niktereŭt-mikspoton. Membro T parolis pri vivo
kun niktereŭto🦝. Iu nokte ŝi
trovis niktereŭtojn, kiuj mase kuris en la monteto Oogonzan apud kiu ili loĝas
kaj fotis ilin. De sekvanta tago ŝi donis panojn al ili. Unu el la niktereŭtoj,
tre saĝa, sidante atendis pro ŝia instrukcio "sidu. Osuŭari". Membro
E prezentis strangspektan beston! Iun tagon ŝi vidis ĝin. Ĝi estis bruna kaj
granda kaj trempis sin en varma akvo en ligna kuvo. Ĉirkaŭ ĝi estis flavaj
citrusoj, juzuoj (vinagroranĝo, Citrus junos). Kio estas la besto, ĉu vi povas
diveni? Jes, kapibaro! Membro S helpis bebon de serpento🐍 antaŭ 15 jaroj. Ĝi estis kaptita de Gokiburihoihoi-o farita de papera
kesto kun algluiĝema bendo, esti ilo kapti blaton. Post 2 jaroj, iu serpento
laŭ la branĉo de arbo, venis proksimen al li. Ĉu ĝi estis la sama serpento, kiu
estis kaptita en la Gokiburihoihoi-o?! Membro N parolis pri hundo, kiu estis
donita kiel kristnaska donaco de siaj gepatroj. Ŝia pli aĝa fratino tre amis
ĝin kaj iu nokte ŝi dormis kun la hundo en sia litkovrilo. Ŝiaj gepatroj ege
koleris, ĉar tiutempe oni ne permesis hundon vivi en la domo. Post la
unu-minuta parolado ni legis la libron "Vojaĝo de Onia, Japana" de
p.41 ĝis p.53. La temo por la unu-minuta parolado de venonta semajno estas "Kiujn
esperantajn vortojn vi plej ŝatas?". Ekzemple : Mi ŝatas la vorton
"belulino", ĉar ĝi tre taŭgas por mi mem. Do, ĝis venonta dimanĉo.(N 4/10)
Ni rigardis multajn belegajn florojn en la unu-minuta parolado, kiu okazis
en la dimanĉa lernrenkontiĝo de la 3a de aprilo per Zoomo. 5 membroj ĉeestis
kaj unu membro partoprenis per la frazfaradaĵo. Membro Ĉ prezentis la blankaj
floroj de heleboro (Helleborus) apud la pordego de ŝia domo. Antaŭa loĝanto
de la domo ŝajnas planti ĝin. En ĉiujara printempo, ili moligas koron de
ili. Membro O prezentis belegan akvolilion, kiun li vidis ĉe la granda
lago Xihu, 西湖 en Pekino dum la ekskurso de UK. Ĝi havas
belecon kiel same de sia edzino. Membro T prezentis gardenion, kiu simbolis en
la filmo titolita "Somera tempo" en 1955. Kiam ŝi demandis al sia
patrino kio estas gardenio, ŝia patrino ricevis ĝin kaj plantis ĝin en la
ĝardeno. Membro S prezentis sakuraron, kiu floras plene laŭ la linio Geibi. Li
estas ĉarmata fortege de sovaĝaj floroj de oksalidoj kaj violo flori apud la
vojeto. En lia ĝardeno floroj de persiko, kamelio kaj rikjuubai-o floras. Membro
E prezentis "Ĝardeno ĉe la Golfo","Gardens by the Bay", kiu
prezentas plantojn kaj florojn en la tuta mondo. Ni spektis filmeton pri ĝi en
Jutubo. Nun ŝia plej ŝatata floro estas la pendanta glicia floro. Membro N
prezentis sakura-florojn, kiujn ŝi spektis en diversaj lokoj. Bonvolu rigardi
la fotojn suben algluatajn. Kaj ni legis libron de "Vojaĝo de Onia,
Japanio" de p.41 ĝis p.46. Onia parolis pri sia lando al multaj lernantoj
en iu lernejo. Kaj ŝi rigardis la plej grandan kaj tradician festivalon de
Fukuoka "Hakata Gion Yamakasa". La temo por la venonta dimanĉo estas
"Besto, Animalo". Kiun beston vi ŝatas kune vivi aŭ ludi kune? Kian
rememoron vi havas pri la besto?(N 4/3)
Nia dimanĉa lernrenkontiĝo okazis en la 20a de marto, kaj 5 membroj ĉeestis
per Zoomo. Ni unue parolis pri ĉi semajna temo "Patro" unu post
alia. Ili ĉiuj estis emociigaj kaj foje ni estis kortuŝita ĝis larmoj.
La temo por venonta-venonta semajno estas decidita. "Floro. Kiun floron
vi amas kaj kial vi amas ĝin? Kaj pri via memoro de via plej amata floro.
Ekzemple, ĉu via unua amanto donacis al vi la floron? Ktp." Sekvante ni ĝuante legis la libron"Vojaĝo de Onia, Japanio"
de p.37 ĝis p.40. Onia, kiel longperioda vojaĝanto spertis marĝenan kaj
specialan tagon en la urba biblioteko de Fukuoka. Kaj ŝi vojaĝis al Mijazaki.
Tie ŝi estas invitita al la elementa lernejo por babili kun gelernantoj
pri Koreio. En la venonta-venonta semajno, la 3a de aprilo, ni legos de
p.41. En la venonta dimanĉo, la 27a de marto, la retkunsido de Tyuugoku-Sikoku-Esperanto-Ligo
okazos je la 20:00 per Zoomo. Do ni, ĉiuj membroj de HECentro, partoprenu
en la retkunsido. S-ro A de gubernio Okajama prelegos kun multaj fotoj
pri "Ukrajna Vojaĝo per biciklo".(N 3/20)
La temo por la venonta unu-minuta parolado estas "Patro" inkluzive
via bopatro aŭ homo, kiun vi volas voki kiel patro. Bonvolu paroli aŭ skribi
pri via patro kaj sendi ĝin ĉi tien. En la 13a de marto nia dimanĉa lernrenkontiĝo
okazis, 7 membroj ĉeestis per Zoomo kaj 1 membro ĉeestis per frazfaradaĵo.
Ni parolis unu post alia pri la temo "Patrino" aŭ alia temo "Domo".
"Origine virino estis suno" !! Kaj ni lernis "Vojaĝo de
Onia, Japanio" de p.32 ĝis p.36. Onia tre kuraĝe vivas. Ŝi vizitas
Nagahama-ramenejon, kiu donas Tonkotu-stilan ramenon, kaj ŝi ankaŭ spertas
japanstilan publikan banejon sola.(N 3/13)
La temo por la unu-minuta parolado de venonta semajno estas "Patrino"
inkluzive via patrino, bopatrino, aŭ aliaj homoj, kiujn vi volas voki kiel
patrino en via vivo. Bonvolu paroli aŭ skribi pri via kara aŭ dolora memoro
de vivo kun aŭ dise de la patrino, kaj sendi ĝin ĉi tien!! En la 6a de
marto, dimanĉo, ekde la 20:00 nia dimanĉa lernrenkontiĝo okazis per Zoomo
kaj 7 membroj, inkluzive unu nova membro el urbo Koĉi, ĉeestis. Post sinprezento
por la nova membro, ni parolis pri la temo por unu-minuta parolado "Pano".Membro
O parolis pri sia memoro. : En fresxa aero de mateno, post la 5a mi biciklis
kun eta kesto de fabfermentajxo alvokante "Nattooo, Natto-natooo."
Kaj, mi flaris odoron de rostata pano. Supozeble oni aldonas buteron, aux
marmeladon, kafon, salaton. Kaj, tie vivas felicxa familio kun la patro.
Mi sopiris tian vivon, kaj plu biciklis en krepusko antaux 70 jaroj. Membro
E prezentis Sabway, kiu troviĝas proksime de ŝia hejmo kaj nur unu butiko
de Sabway en Koĉi. Ŝi mendas sinko-kaj-Mascarpone-panon tie. Kaj ŝi ŝatas
manĝi ĝin kun bazila saŭco sed ŝia edzo ŝatas manĝi ĝin kun vasavia saŭco!
Membro T parolis pri "Bocadillo". : Dum pilgrimado
kutime mi ekiras en matena krepusko kaj survoje aĉetas panon ĉe butiko sur
kamino. Ordinare oni vendas salaton por panoj. Mi fingremontras ĉi panon, tiun
sinkon, tiun salaton ktp. Oni aranĝas “bocadillo-n” por mi. Ohh, ne forgesu
botelon de akvo kiam ekiri. Membro Ĉ ŝatas panojn. Ŝi manĝas panon, salaton,
kaj kafon ĉiu matene. Sed kiam ŝi estis en hospitalo, ŝi devis manĝi rizaĵon
ĉiu matene kaj ĝi estis granda doloro por ŝi. Kompatinde! Membro M renkontis
BigMac, en Nordameriko, kien ŝi restis 3 jarojn ekde 1979. Nun kiam ŝi sentas
nostalgion pri la vivo en Usono, ŝi veturas al McDonald's por aĉeti BigMac. Membro
S rememoras, ke kiam li estis lernanto en la nokta dua mezlernejo Kure Micuta,
ĉe la ripoztempo li manĝis unu gustigitan panon kaj trinkis unu laktujon da
lakto. Nun la manĝaĵa sinprovizo estas 38%. Ĉar li spertis senmanĝaĵon post la
pacifika milito, por altigi la partion de manĝaĵa sinprovizo li volas manĝi
rizaĵon laŭeble. Kaj ni legis la libron "Vojaĝo de Onia, Japanio" de
p.28 ĝis p.31. Ĉar Onia ŝatis AKB48( fama junulina kanto-grupo de Japanio), ŝi
vizitis la kafejon de AKB48 en Fukuoka. Kaj ŝi vojaĝis en gubernio Gifu. En la
venonta dimanĉo ŝi revenos al Fukuoka. P.32 〜. En la 13a de marto,
dimanĉo, ekde la 20:00 okazos nia lernrenkontiĝo per Zoomo.(N 3/7)
En la 22a de februaro (tago de kato), nia marda lernrenkontiĝo okazis
kaj 6 membroj ĉeestis inkluzive amiko de Koreio kaj 1 membro ĉeestis per
sia frazfaradaĵo. En unu-minuta parolado ni parolis pri la temo "Frukto".
Membro J parolis pri pomo kaj senŝeligado de pomo. Lia kara patro heredigis
kutimon de senŝeligi kaj manĝi pomon.Membro O parolis pri lia kara memoro
pri pomo Mutu. Ankoraŭ nun li sopiras homon, kiu donis al li la freŝan
bongustan pomon. Membro T parolis pri la vojaĝo en Vietnamio de urbo Ha-Ĉi-Min
ĝis Hanojo, kaj pri rambutano kaj Mangostano (reĝino de frukto). Membro S parolis pri amuza kuirado de
Kimbab en la renkontiĝo de Esperanto-Centro en Yongin. Membroj bonege kuiris
kimbabojn. Ni povas spekti ĝin per Jutubo supren algluita. Membro H parolis pri
la karaj vortoj de sia patrino, " Vi manĝu manĝaĵojn, kiuj ne estas
kuirita per fajro". Lia plej ŝatata frukto estas citrono Nacumikan(Citrus
natsudaidai). Membro Ĉ sendis sian frazfaradaĵon.
Legante ĝin ni eksciis pri "Pang-ul tomato" kaj ke
"Pang-ul" signifas 'tintilo'n kaj 'guto'n. Koreoj manĝas maronojn
krudajn. S-ro S jese respondis pri tio.
Membro N parolis pri frukto, kiu aspektis stranga por mi mem kiam mi vidis
ilin en vojaĝo al Malajzio. Vi povas vidi ilin ĵabutikabon en vikipedio,
"Ĵabutikabo" esperante. Nun mi deziras pluki kaj gustumi ilin.
Kaj ni ĝuante legis "Vojaĝo de Onia, Japanio" ĝis p.27. En la
venonta dimanĉo ŝi vojaĝos al Fukuoka kaj Gifu.Venonta lernrenkontiĝo okazos
en la 6a de marto, dimanĉo, je la 20:00.(N 2/22)
Ni havas novaĵon,
do bonvolu legi lastajn frazojn pri tio. En la 15a de februaro, nia marda
lernrenkontiĝo okazis per Zoomo kaj 5 membroj ĉeestis inkluzive amiko de Koreio
kaj 1 per la frazfaradaĵo. Unue ni parolis pri la temo "Insekto"
unu-minute aŭ plie. Membro O parolis pri "kuirita rizakrido", kiujn
li manĝis en sia knaba tempo kiam liaj familianoj sen patro loĝis en urbeto de
gubernio Gunma en la tempo de milito. "Inter insektoj plej bongustas al mi
rizakrido Inago. Gxin oni kaptas cxe rizkampo, kaj deprenas plumon,sur pato fritetas
kun dolcxa sojo." Membro T parolis pri "Vespo" kiu pikis al ŝi
la genuojn."Mia edzo
armiĝis sin per dikaj vestaĵoj kun longaj manikoj, gantojn, kaj botojn. Li
surprizatakis la ĉe laron per ŝprucigilo de insekticido. Pro la atako dekkelkaj
malgrandaj vespoj elflugis konsterniĝante. Mia edzo forbatis la ĉelaron. Kelkaj
vespoj sentime tuj atakis nin ĉefe al mi. Kriante ke “Ĉefkrimulo estas mia edzo!”, mi svingadis bantukon kaj defendis
min. Vespoj brave batalis por sia Moŝto Reĝino, fine mi estis pikita de vespoj
kvar punktojn ĉe genuoj. Malsanaj partoj ŝveleĝis ruĝe. Kiel dolore! " Membro
S spertis la pikiton ĉe sia kolo de giganta vespo!! (Kia teruraa!) "La pikilo
restis ĉe kolo, kaj mia edzino eltiris la pikilon. Ĝis nun mi petis 3 foje
forigi la gigantan vespujon al la profesiulo." Kaj li parolis pri diversaj
specoj de insektoj en sia ĝardeno. Membro Ĉ sendis interesan frazfaradaĵon. "Mi
abomenas insektojn. Kiam mi audas la vorto “insekto”, mi tremas pro teruro. Mi
povas akcepti malgrandaj muŝoj, moskitoj, araneoj, sed aliajn insektoj estas
mia malamikoj. Kial malagrablaj vivaĵoj kiel insektoj ekzistas? Sed dum la
somero mia edzo kaptas koleopterojn kaj bredis ĝin." Aŭskultinte la
frazojn de membro Ĉ, s-ro H diris, ke li ankaŭ sentas terurecon pri insektoj
kvankam ili estas malgrandaj. Sed s-ro H pensas, ke insektoj estas unu el la
mastroj de ĉi tero kiel same ni homoj kaj aliaj bestoj, do ni devas kune vivi.
Kaj infanoj kiel same infanoj de Japanio kaptas insektojn kaj ludas. Mi
prezentis la vortojn de Jean Henri Fabre. "Ĉiu insekto havas volon kaj
valoron, kaj ia malŝparita morto neniam ekzistas." (El frazoj de s-ro
Okumoto Daizaburo) Kaj ni legis la
libron "Vojaĝo de Onia, Japanio", de p.17 ĝis p.23. Onia vojaĝis en
gubernio Kagoŝima, Fukuoka, kaj Kumamoto kaj spertis tre interesajn tagojn. Ni
priparolis pri la temo " Tago de nia lernrenkontiĝo". Kaj ni decidis
havi lernrenkontiĝon dimanĉe ekde la 20a horo kiel provo por vidi ĉu pli multaj
amikoj povas ĉeesti en la tago kaj je la horo. Do, ni atendas, ke multaj amikoj
ĉeestos en dimanĉo. Sed bonvolu atenti, ke la vespera lernrenkontiĝo komencos
de la 6a de marto. Nia venonta lernrenkontiĝo okazos en la 22a de februaro,
mardo, ekde la 13:00 per Zoomo. (2022, 2/22, multaj 222222!!) Kaj la temo por
la unu-minuta parolado estas "Frukto". Ĝis la 22a de februaro je la
13:00 per Zoomo.(N 2/15)
En la 8a de februaro, nia marda lernrenkontiĝo okazis kaj 4 membroj ĉeestis
per Zoomo.
昨日の火曜日例会の参加者は4人でした。
Unue ni parolis
pri la temo "Fiŝo".
テーモの「魚、魚介類」について。
S-ro O : Cxiutage plejofte mi prenas sekigitan boniton, pecojn donas al
misosupo aux supo de nudelo,sojsauxco aux dolcxa aux vinagla por legomoj.
Foje gxin donas al laminario aux fabfermentajxo, ktp. neper necesa gxi
estas por plejparto de japana kuira recepto. En knabeco mi rabotis per
kesto kun klingo sekigitan boniton en pecoj cxe kuirejo laux ordono de
avino, sed hodiaux mi prenas gxian pulvoron.
Oさんは鰹節について語りました。
S-inoT : En regiono laŭ mediteraneo oni kutime manĝas polpojn, sed en regiono pli norda ol Alpoj malofte. Feliĉe mi vivas en Japanio, kie oni povas manĝi laŭ sia plaĉo. La plej bongusta kuiraĵo de polpo kiun mi manĝis ĝis nun estis tre simpla kuirita plado. Antaŭ 8 jaroj mi renkontis kun ĝi sur voje de Kamino al Santiago de Compostela.
Tさんはスペインで食べた1番美味しかった蛸の話しをしました。
S-ro S : Dum mi estis infano mi ŝatis fiŝkaptadon. En la rivero Hiro Niŝi
Ookaŭa de urbo Kure mi fiŝkaptis gobiusojn, idojn de mugilo, kiuj naĝis
arope, labrojn, karasojn, japanajn blufiŝojn. Kaj kaptis multe da tapojn
kaj skvilojn. Ĉirkaŭ jaro 1970 mi povis kapti pli ol dek angilojn en rivero Kjoobaŝigaŭa.
Sさんは少年時代、釣りが好きでハゼ、イナ、ハヤ、フナ、ムツ、アサリ、シャコを捕り、京橋川では10匹以上のウナギが捕れたそうです。すごい、うらやましいです。
S-ino N parolis pri sepioj. Estas du specoj de sepioj. Ili estas sepioj
kaj kalmaro. Sepioj havas restaĵon de konko sub la haŭto, sed kalmaroj
ne havas ĝin. Ĉu vi vizitas udon-nudelan restoracion Marugame Seimen? La frititaj sepioj
tre plaĉas al mi.
Nさんはイカについて話しました。甲のあるのと無いのといます。丸亀製麺のイカの天ぷらが好きです。
Ni legis libron
"Vojaĝo de Onia" ĝis p.16. Onia vizitis urbon Fukuoka kaj gastis en
hejmo de Seulo dum tri monatoj! Venonta semajne ŝi vizitos urbon Kagoŝima. Mi antaŭĝojas legi ĝin.
『オニアの日本旅行』はp.16 まで読みました。楽しいです。来週は鹿児島に行くようです。
Temo por la
unu-minuta parolado de venonta semajno estas "Insekto". Bonvolu
paroli pri viaj spertoj pri insektoj, kiujn vi manĝis, ludis, kaptis aŭ
suferis. Ĉeesto de nur frazfaradaĵo estas bonvenate.
次回の1分間パロラードのテーモは「昆虫」です。食べても遊んでも眺めても楽しい、または恐い、昆虫のお話しを待っています。
(N 2/8)
En la 1a de
februaro nia zooma lernrenkontiĝo okazis, 4 membroj ĉeestis kaj 2 membroj
sendis frazfaradaĵon por la unu-minuta parolado. Membro O : Ĉiu foje en manĝo
li prenas rafanan raspitaĵon kune kun kruda ovo, kiun li unue havis scion de la
konata kantisto Kamiĵo Cunehiko! Li konatiĝis kun Kamiĵo en kafejo Utagoe-Kissa
Tomoŝibi kaj poste iam Kamiĵo instruis al li, ke raspitaĵo de rafano kun kruda
ovo estas tre bona por sano en varma somero. Membro T : Ŝi rakontis pri
avokado-arbo kaj fruktoj laŭ vikipedio en reto. La frukto avokado bezonas 15
jarojn ĝis maturiĝo, do multe da nutraĵo necesas. Se oni produktas avokado unu
foje, ili malfacile fruktkulturos alian spicon. Aldone oni devas doni grandan
kvanton de akvo. Manko de akvo en regiono de produktejo severiĝas. Membro S :
Lia Tria filino laboras en organika agrokulturo. La legomoj, kion ŝi kulturas
estas batato, fabo, pizo Snappu Endo, okuro, kaj blanka kaj ruĝa rapo. Membro J
: Ŝia edzo ŝatas kreskigi legomojn en plantujoj. Nu, temas pri momordiko. Somere
kiam ili (ĉefe ŝi) trovis inan floron matene, ili prenis viran floron kaj
kunigis ĝian polenon al la pistilo de ina, dum ĉirkaŭ dek jaroj. Ĉar ilia
loĝejo troviĝas en la tria etaĝo, tial ŝi pensis, ke tre multaj insektoj por polenado
ne venos ĝis la tria. Tamen en la lasta somero ili estis lacaj kaj neniam faris
polenadon. Sed ili povis rikolti kelkajn fruktojn de momordiko. Insektoj flugas
al ilia verando kvankam ili estas tiaj etaj! Membro Ĉ : En iu tago vespermanĝo
estis frititaj kokinetoj kaj salato de fama rapidmanĝejo. Salato nomita
"caleslaw" plaĉis al ŝia edzo. La vorto "caleslaw" havas
originon en la Holanda lingvo "koolsla" kiu signifas salaton de
brasiko. Ŝi bonkore prezentis la recepton de la "calslaw", do ni
provos tiun bongustaĵon. Ni komencas legi novan tekston "Vojaĝo de
Onia", kaj ni legis la antaŭparolon kaj gratulmesaĝojn. En venonta
renkontiĝo ni legos de paĝo 8. Kaj la temo por la unu-minuta parolado estas
"Fiŝo" inkluzive marfruktojn kiel konkoj, ostroj, polpoj, sepioj,
omaroj kaj tiel plu. Ni atendas viajn ĉeestojn kaj sendojn de frazfaradaĵo.(N 2/1)
En la 25a de januaro nia marda lernrenkontiĝo okazis per Zoomo. 4 membroj
ĉeestis per Zoomo kaj 2 membroj sendis frazfaradaĵon por la unu-minuta
parolado. Unue membro O parolis pri la temo "Rizo". Li ŝatas
rizkukon, moĉion. En knaba tempo, post la milito li loĝis en eta urbo en
gubernio Gunma por fuĝi de aeratakoj de usona aviadilo B-29. Kaj tie li
ŝatis moĉion kovrita per rafana raspitaĵo kun iom da sojsaŭco. Membro T
parolis. En ŝia infaneco ankoraŭ daŭris malriĉa vivo kaj mankis manĝaĵo
al ili. Ŝia patrino foje iris al kamparon por aĉeti ŝakraĵon portante dorskorbon.
En rizo kuirita ofte miksiĝis sableroj kaj ĝi estis malbonvena al ŝi. Membro
S manĝas krudan rizon 30% rafitan kaj kuiritan ekde antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj.
Multaj homoj ofte plendas pri sia konstipiĝo, sed li neniam konstipiĝas.
Li ĉiutage estas agrabla. Bonege, ĉu ne!? Membro Ĉ sendis frazojn. Japanio
tiam ne estis specialaj manĝaĵoj por katoj oni donis miso-supon kun rizon
al katoj. Ni nomis ĝin “Neko manma”. “Neko” signifas katon, kaj “manma” signifas rizon. Sed, mia kato neniam
manĝas ĝin. Mi ne donis homan manĝaĵon al mia kato ekde katido. Ŝi tre
ŝatas enladigitajn tinusojn kaj bonitojn por katoj. Vere, en mia familio,
mia edzo tre ŝatas “Neko manma”. Li metas varman rizon en bovlo, kaj metas
tre varman miso-supon sur la rizo, kaj metas japanan kapsikon, kaj manĝas
ĝin. En malvarma tago, kaj en kazo senapetite, li ofte manĝas ĝin. Membro
M skribis. Kiam ŝi vizitis kaj restis en Usono, oni diris, ke en Usono
oni manĝas avenkaĉon post malsano. Sed ŝi lernis, ke rizkaĉo estas la plej
bona. En aŭtuno de antaŭa jaro ŝia filo restis hejme pro alta febro. Do
ŝi sendis al li diversajn antaŭ-pakitan rizkaĉon. Ni finlegis la tekston
"Ĉe angulo de Atombombita Kupolo" , do de venonta semajno ni
legos la libron de Kim Onnuri "Vojaĝo de Onia". Kaj la temo por
unu-minuta parolado estas "Legomo". Bonvolu rakonti aŭ sendi
vian sperton pri legomoj. Ni antaŭĝojas vidi vin. Dankon.(N 1/25)
En la 18a de januaro nia kutima marda lernrenkontiĝo okazis per Zoomo
gvidite de s-ro Sugibajasi kaj 5 membroj ĉeestis kaj unu membro sendis
sian frazfaradaĵon por unu-minuta parolado. Membro O parolis pri sia ricevo
de kupono por la tria dozo de vakcino kontraŭ kronviruso. Kaj ankaŭ parolis
pri la eksplodo de submara vulkano marmeza de la insulo Tonga. Aŭstralio
kaj Novzelando nun komencas porti akvon al la homoj de Tonga. Membro T
parolis pri artikolo sur ĵurnalo. En ĝi virino, kiu loĝas en Florenco,
Italio, skribis pri sia unua kultura ŝoko. Ĝi estas spirito de bonfarto.
Estas enĵetetoj por ofermono instaligitaj sur strato ek de 15 jarcento
kaj ankoraŭ nun pasantoj enmetas monon senafekte. Membro S meditadas kaj
skribas proponon por prezenti al la prezidanto de la asembleo aŭ urbestro
de urbo Hirosima. La testskribo temas pri gardi mondopacon kaj profunda
homrajtoj kaj senigi malriĉecon. Membro M prezentis du bildlibrojn. Ili
estas libroj pri heliko, ĉar ŝi nun nutras helikon, kiu venis el ŝia ĝardeno.
La libroj estas "Malĝojo de heliko" de Niimi Namkiĉi kaj "Heliko
kaj baleno" de Julia Donaldson. Estas grave por heliko kaj ankaŭ por
homoj malplenigi la konkon forpelante malfacilaĵojn, kiuj pezigas sian
koron. Membro Ĉ mendis novan okulvitrojn en iu okulvitra butiko. La koloro
estas rozkoloro kaj ĝi havas maldikan kadron. Dum ŝi ekzamenas la okulvitrojn
fojfoje ili nebulis pro masko sed ŝi ne povis demandi al la vendistino
por demeti ĝin ĉar oni devas meti maskon en la butiko. Ni diligente aŭskultis
la filmeton kaj legis la tekston de "Ĉe angulo de Atombombita Kupolo"
ĝis 26 de paĝo 6. La subskribaĵo atingis al 98mil. Ĝi atingos al 110mil
en la venonta mardo.(N 1/18)
Ni ĝuis la mardan
lernrenkontiĝon per Zoomo, en la 11a de januaro, en kiu 6 membroj ĉeestis. Unue
ni parolis pri siaj spertoj dum jarfinaj kaj novjaraj tagoj. Membro O parolis
pri vojaĝo al insulo Oosaki-Kamiĵima kaj la hotelo Kinoe-Onsen-Seihuu-kan.
Ĝenerale ĝi kostas pli ol 20000 jenoj( nun 40000) sed dank' al kampanjo de
gubernio Hirosima oni donis 50 procentojn da rabato(値引き). La subĉiela banejo
estas bone konata kaj ili ĝuis la panoramon de la Interna Maro(瀬戸内海). La vespermanĝo kaj
matenmanĝo ambaŭ estis luksa kaj bongusta. Membro T parolis laŭ artikolo en
ĵurnalo pri manko de provizaĵoj kaŭzita pro la kronvirusa pandemio en la armeo
de iu lando. Ĝi decidis, ke soldatoj, kiuj finis la rekvizon(徴兵), redonu aĵojn
provizitajn de la armeo. Do soldatoj devas reveniĝi post redono de kalsonoj, mamzonoj kaj
ŝtrumpoj ktp. Ges-roj S kaj lia unua filina familio kuiris, uzante pistilon(杵), rizkukojn moĉi. La
rizkukoj kun ruĝaj fazeoloj(インゲン豆) la plej plaĉas al s-ro S. Cetere li
parolis pri siaj limonarboj, kiuj ne havis fruktojn. En la 9a de januaro li
kovris du limonarbojn per batistotuko(バチスト布) por protekti ilin kontraŭ vintra
malvarmeco. Membro Ĉ tagmanĝis fagopirajn nudelojn(ソバ) kaj vespermanĝis
Susiojn kun ŝiaj edzo, bo-gepatroj kaj bo-fratoj. Ili aĉetis Susiojn tre tre
multe. Ŝi kaj ŝia edzo devis manĝadi restajn susiojn dum novjaraj ferioj. En la
momento de nova jaro ŝi televidan korean programeron, en kiu ŝia plej ŝatata
kantisto prezidis. Membro M parolis pri ŝia patrino, 101 jaraĝa, kiu forpasis
en lasta aprilo. Ŝi sentas, ke ŝia patrino protektadis kaj subtenis ŝiajn
familianojn. Ŝi aĉetis kuiraĵojn por la novjaraj tagoj por sendi ilin al ŝia
dua filo, kiu estas okupita en hospitalo kaj havos duan bebon. Membro N parolis
la vortojn de verkisto Hoŝi Ŝiniĉi. "Ni vojaĝu 940 milionoj km da
kosmo-vojaĝon kune denove ĉi-jare. Ĉi tio estas la distanco, kiun la tero iras
ĉirkaŭ la suno. Rapido estas Maĥo 93. Estas sekura. Ni preĝu, ke aliaj
pasaĝeroj ne fuŝu." Poste ni diligente lernis rigardante kaj tradukante la
filmeton "Ĉe angulo de Atombombita Kupolo", de 18a ĝis 23a. Do, ĝis
la 18a de januaro.(N 1/11)
ザメンホフ祭の報告(2021.12.15)
En la 15a de decembro, merkredo, la Zamenhofa Festo okazis per Zoomo kaj
10 geamikoj ĉeestis. Unue estis la ĝenerala kunsido, en kiu s-ro Osioka
redaktis pri agado en ĉi jaro.Kaj ni kantis nian himnon, "La Espero",
esperante pri nia estonta paco, disvastiĝo kaj ĝojo. Trie ni legis la karan
kaj amindan rakonton de kunikloj, "Ĉu vi scias kiom mi amas vin?"
kune. Kvare ni ĝuis "Paper-Arto kun rakonto", kiun s-ino Osioka
gvidis. Estis tre interesa, ĉar ni faris teron, monton, floron, akvujon,
tulipojn, t-ĉemizojn, ktp per unu ĵurnal-papero laŭ la rakonto de reĝo.
Kvine ni ĝuis kvizojn, kiujn ni preparis. Kaj ni kune kantis "Neniel
la duan vivon havos ni" kaj "Ranoj Kantas" kun nova versio.
El koran dankegon, al ĉiuj ĉeestantoj! Kaj ni preĝas bonan, feliĉan novjaron
al ĉiuj geamikoj.(N 12/25)
En la marda lernrenkontiĝo, la 7a de decembro, du temoj speciale impresis.
Unu estas, ke s-ro Dandi prezentis pri sia onklo, kiu estis atombombita.
Pasintsemajne li diris, ke lia onklo loĝis en urbo Hirosima dum la dua
mondmilito kaj estis atombombita. Ĉar ni ege impresis kaj havis intereson
pri tio, do li intervjuis sian onklinon pri tio. Koran dankon, Dandi. En
la 6a de aŭgusto, 1945, li, 9 jaraĝa, ne iris al lernejo, sed lia pliaĝa
fratino, 17 jaraĝa, iris al la lernejo kaj pro la atombombo ŝi malaperis.
Post kelkaj jaroj ŝi vizitis sian familion!! En tiu matene li manĝis sojfabojn
en la kuirejo, kaj li memoras, ke vazoj, teleroj, kaj alia tuta manĝilaro
falis sur plankon. La atombombo donis grandan efikon al lia posta vivo.
Mi volas aŭskulti pli pri vivo de koreaj homoj, kiuj estis atombombitaj.
Dua estas pri nova knabina pupeto en la "Sezama Strato" ( Sesami
Street).S-ino M prezentis pri ĝi. Ŝia nomo estas "Ji-Young",
kiu estas la unua pupeto de korea deveno. "Ji" signifas saĝecon
kaj "Young" signifas kuraĝon. Ŝi estas freneza pri kuiri koreajn
manĝaĵojn kune kun siaj avino, rultabulado kaj elektra gitaro. Interesa!
Koran dankon al ĉiuj ĉeestantoj! (12/7 N)
En la 30a de
novembro marda lernrenkontiĝo okazis kaj Sanulo, Dandi, kaj 5 membroj de
HECentro ĉeestis. Unue ni parolis pri la Zamenhofa Festo, kaj sekve parolis unu
post alia laŭvice siajn spertojn aŭ opiniojn de lasta semajno. Kaj spektante la
jutubon kaj tekston ni lernis "Ĉe
la angulo de Atombombita Kupolo"-n ĝis la kvara paĝo. Koran dankon al ĉiuj
ĉeestantoj. (11/30 N)
En la 23a de
novembro, nia kutima marda lernrenkontiĝo okazis per Zoomo, kaj Sanulo, Dandi,
kaj 6 membroj de Hirosima Esperanto-Centro ĉeestis. Unue ni parolis pri siaj
spertoj en la lasta semajno kaj demandis diversajn demandojn, kaj respondis
ilin. Membro S parolis, ke lia edzino kune kun ilia dua filino iris al domo de
ilia tria filino por helpi agrikulturon, kaj revenos hodiaŭ. Dandi parolis, ke
li iris al la funebra ceremonio de ilia malnova amikino, kiu laboradis kune kun
ili. Elkorajn kondolencojn. "Gravuri la bonkorecon, kiun vi ricevis, en
ŝtonon." Sanulo parolis, ke 6 homoj de E-Centro de Yongin(龍仁) iris montogrimpi al Bundan(盆唐) hieraŭ. Poste ili manĝis nudelojn kun
ŝabuŝabu-viandoj kaj makolio. Membro O demandis pri makolio kaj parko Pagoda.
Antaŭ ĉirkaŭ 30 jaroj ges-roj O vojaĝis al Busanon kaj makolio tre plaĉas al
li, tial li aĉetis ĝin sed ĝi eksplodis en la aerhaveno. Kia tragedio! Membro T
parolis pri la Esperanto-Sumoo. Ŝia karesnomo estas Cirsio(アザミ) kaj legas "Sekreta Taglibro"-n
de Julian Modest. Nun ŝi estadas tre okupita kaj laciĝas por gvidado de
lernejanoj en Pacparko, do ŝi ne povas legi bonorde sed legas ĝin mase en iu
libera tago. Ĉu vi partoprenas en la Esperanto-Sumoo? Membroj N kaj J grimpis
la monton Rengeĵi, Takaĵo-jama(蓮華寺山、高城山) ekde la stacidomo Akinakano. Membro N ordigas
librojn, kiujn s-ro Osioka donacis por ni, en libroŝranko en HECentro. Koran dankon! Koran dankon al ĉiuj partoprenantoj! (11/23N)
En la 16a de novembro, marda lernrenkontiĝo okazis per Zoomo, kiun gastigis membro S. Sanulo, Dandi, kaj 5 membroj de Hirosima Esperanto-Centro ĉeestis. Kaj s-ino Kitagaŭa, prezidanto de JEI, partoprenis kiel observanto por ni. Koran dankon pro via ĉeesto, s-ino Kitagaŭa. Ni ĝojas vian ĉeeston. Unue ni parolis pri siaj spertoj kaj opinioj laŭvice unu post la alia. Membro O parolis pri s-ino O ke ŝi nun gvidas en Pacparko gelernantojn en la studvojaĝo al Hirosima, kaj posttagmeze ŝi ricevas lecionon de la heredantoj de Atombombitoj. Membro S parolis, ke hieraŭ li vizitis otorinolaringologion(耳鼻咽喉科), ĉar antaŭ ĉirkaŭ unu semajno lia aŭdpovo
malaltiĝis. Kaj li informis, ke membro J ĉeestos je la sepa tago de decembro en
ĉi renkontiĝon, kaj ke li volas akcepti la foton de ĉi renkontiĝo por afiŝi ĝin
en Homepage de HEC. S-ro Dandi fotis nin kaj li bonkore sendis ilin al mi.
Koran dankon, Dandi! Membro Ĉ parolis, ke antaŭ hieraŭ ŝi iris al Karaokeo kune
kun tri virinaj helpantoj kaj ili kantadis novajn kaj malnovajn kantojn dum du
horoj. Kiam membro O demandis al ŝi kia kanto estas la "Cugunai" de
Teresa Teng (鄧麗君, Deng
Lijun), kiun ŝi kantis tie, ŝi bele kantis parton de la kanto. Membro M parolis
pri sia ricevo de la dua dozo de vakcino
de kronviruso en lasta semajno. En la dua tago ŝia temperaturo fariĝis 39°C!
kaj ŝi rapide trinkis teon tial ŝia temperaturo ĉesis altiĝi plu. S-ro Dandi
parolis pri sia ĉiutaga rutino. Li ekzercas en la naĝejo ĉiu matene, kaj en la
tago li laboras en la oficejo. Li iras al universitato ĉiun vendrede por
prelegi. Sekvante ni spektis la filmeton "Ĉe angulo de Atombombita
Kupolo" du foje kaj legis kaj tradukis la tekston (p.2) de ĝi, kaj spektis
la filmeton ankoraŭ foje, kaj tiel ni lernis. En la teksto aperis Sankta
Franĉeska kaj ni volas kiu ŝi estas. Hodiaŭa lernrenkontiĝo finiĝis. De hodiaŭ
ni komencis "Libera Babilejo"-n post lernado laŭ propono de s-ro
Osioka. En ĝi s-ro Sanulo parolis pri muzeo de papilio en Dankook Universitato(檀国大学校) kaj pri profesoro Seok Du Myung, 石宙明, kiu kolektis kaj studis papiliojn en
Koreio. 20 grupanoj de Zamenhofa Klubo vizitis al la muzeo. Koran dankon ĉiuj
partoprenantoj.(11/16 N)
En la 9a de
novembro, mardo, nia kutima lernrenkontiĝo okazis kaj Sanulo kaj 6 membroj de
Hirosima Esperanto-Centro ĉeestis per Zoomo. Membro O parolis pri la
vespermanĝo, kiun ges-roj O manĝos ĉi vespere. Ĉu vi volas scii?! Ĝi estas mikspoto, ĉina brasiko, pecoj de
porkaĵo, tofuo ktp. kaj eble kimĉio. Kaj rizaĵo miksita kun ostroj. Bonan
apetiton. Membro T parolis pri "La tago de kulturo, sed malkultura." Municipo
de Hirosima permesas multajn eventojn nomatajn "Koncerto ĉe apud
riverbordo" je la 3an de novembro, "Tago de Kulturo". Sed reale
bruego kaj mallerta prezentado ĝenas vizitantojn. Tial ĝis nun ofte
ili(pacvolontuloj) protestis kontraŭ respondeculoj. Ĉar la Pacparko estas loko
por kvieta preĝo kaj lernado. Membro Ĉ parolis pri la vakcinado kontraŭ gripo. Ĉi
jare estas tre malfacile rezervi vakcinadon kontraŭ gripo. Ŝi iris al
kuracisto, kiu vakcinas ŝin ĉiu jare, kaj demandis pri la vakcinado. Sed la
rezervo jam estis plena, kaj tial ŝi fariĝis maltrankvile. Do ŝia edzo
telefonis al alia hospitalo kaj rezervis ilin. Tiel ŝi, ŝia edzo kaj helpantoj
povis esti vakcinitaj bonorde. Membro M pensas, kian grandan laboron s-ino
Osioka faradas. Kiel unu el la membroj de Hirosima Asocio de Atombombitoj. Ŝi
kontribuas jam 14 jarojn por transdiri la realecon de Atombombitoj al la
studentoj, kiuj vizitas la Pacparkon en la lerneja vojaĝo. Alie ŝi parolis pri
du artikoloj el la gazeto "La Movado" de KLEG. Membro S klarigis
kialon, kial li procesas kontraŭ la plej supera tribunalo. Ekzistas pli ol
13000 nukleaj armiloj en la mondo nun. Li pensas, ke lia agado estas necesa por
malhelpi la militon okazi. Se milito okazus nun homoj neniam povos vivi en
Japanio. S-ro Sanulo parolis pri la Namkanga lernejo, kiu okazis en la 6a kaj
7a de novembro per Zoomo. Li kaj multaj esperantistoj partoprenis kaj parolis,
diskutis kaj akiris multe da opiniojn, ideojn libere, ĝoje pri kiel oni
plibonigu parolkapablojn de Esperanto kaj kiel legi. Membro Ĉ bonkore
interpretis la korean kaj klarigis pri la enhavo, kiun Sanulo aldonis al lia
parolo por ni. Koran dankon!! Sekvante ni spektis la filmeton " Ĉe angulo
de Atombombita Kupolo", kaj legis la tekston(p.1) de ĝi, kaj tradukis ĝin
en la Japana. En la lasta parto de la renkontiĝo, Sanulo demandis pri io grava,
granda kialo en historio de Japanio. Ni cerbumis kaj cerbumis kaj membroj provis klarigi pri tio. Sed ĝi estas
tre granda kialo de historio, kaj tial bedaŭrinde ne restis tempo por ni
diskuti plu. Dankon al Sanulo kaj al ĉiuj ĉeestantoj!(N 11/12)
Ĉeestis Dandi kaj
6 membroj de HECentro en la marda lernrenkontiĝo, la 2a de novembro de la
13:00. Unue ni parolis pri siaj spertoj aŭ opinioj unu minuton laŭvice unu post
la alia. Membro S parolis pri ricevo de la verdikto(判決) de la plej supera
tribunalo(裁判所). Ĝi estas verdikto pri la interpreto de la plej supera tribunalo de la
unua klaŭzo de la tria artikolo en la tribunala leĝo kontraŭi la Konstitucio. La
verdikto estis reĵetita. Membro O parolis pri floroj kaj folioj. Nun kalenduloj(キンセンカ) floras multe ŝajne
oraj floroj ĉe la pordo de lia domo. Kaj li sendis foliojn de laŭro(ローリエ) al lia frato en Hokkajdo.
Li klopodis kaj batalis por rememori la nomojn de ili dum tri tagoj. Membro Ĉ
komencis dieton de lasta semajno. La metodo estas registri ĉiujn manĝaĵojn,
tial matenmanĝo, tagmanĝo, vespermanĝo kaj intermanĝetoj. Ŝi daŭrigos dum tri
semajnoj kaj raportos ĝin al ŝia fiziko-terapistino kaj ŝi komentos pri ĝi. Membro M parolis pri teksto " Language and Our World" de
eldonejo Sanŝuŝa. En la libro
estas temo "komuna lingvo" kaj en ĝi estas ĉapitro
"Esperanto". Kial? Ŝi volas konstati la kialon. Kaj ŝi parolis pri gazeto " Nova Vojo",
en kiu aperas artikolo pri du fako-kunsidoj de EPA, kiuj okazis en la 108a
JEK, kaj oni skribas, ke ili deziris iri kaj partopreni vid-al-vide en
ĝi. Dandi parolis, ke nuntempe li denove legas la lernolibron de la japana
lingvo kiun li uzis kaj lernis antaŭ 30 jaroj, kiam li estis mezlernejano,
ĉar li renkontiĝis kun ĉi tiu grupo. Li bonege tradukis la frazojn de la
libro, " Mia 20 jara vivo kun karega panjo", en la japana. Membro
T ĵus revenis hejmen de la Pacparko, ŝia koro ankoraŭ batis forte kaj parolis,
ke ŝi ankaŭ hodiaŭ gvidis lernantojn tie. Hodiaŭ lernantoj venis de gubernio
Ĉiba kaj Nara, kaj ili diligente aŭskultis ŝiajn klarigojn tial ŝi tre
agrable gvidis kaj parolis al ili. Hodiaŭ ni finlegis nian libron, "Mia
20 jara vivo kun karega panjo", kaj parolis pri siaj impresoj. Mi
sendos raporton pri niaj impresojn al aŭtoro, s-ino Jamamoto Akiko, poste.
Ni lernos per filmeton, "Ĉe angulo de Atombombita Kupoldomo",
de venonta mardo.(N 11/2)
En la 26a de mardo de 13:00 nia kutima lernrenkontiĝo estis komenconta.
Dandi kaj 5 membroj de HECentro ĉeestis. Tiam neatendite mia persona komputilo
ekmalordiĝis strange. Tuj mia edzo, kiu hazarde rigardis tion, provis ordigi
ĝin sed vane, kaj mi rekomencis la renkontiĝon post pli ol 30 minutoj per
mia saĝtelefono. Mi pardonpetas al Dandi kaj ĉiuj membroj, kiuj celis al
la retkunsido de HECentro. S-ro Osioka parolis pri la multaj respondoj
de japanoj kaj eksterlandanoj al la filmeto pri la subskriboj kolektita
pli ol 110000 de s-ino Osioka. Unu el ili estas novaĵo, ke s-ino Katja
Lodor de Belga Esperanto-Federacio verkis artikolon pri tio kaj ĝi baldaŭ
aperos en loka revuo. Membro S lastatempe konstatis ion. Li diras, ke oni
devus instrui al gelernantoj kiel skribi "peticio(請願書)"-n. Ĉar ĝi estas rajto garantiita de la Artikolo 16 de la
Konstitucio. Membro M parolis pri kion ŝi trovis en la lasta Japana
Esperanto-Kongreso. S-ro Osioka abrupte ekrememoris, ke li kaj M-san vizitis
s-ron Matano, kiu estis la prezidanto de Chugoku-Sikoku Esperanto-Federacio,
kaj donacis al li la unuan eldono-libron "Vojaĝo en Hirosima" en 1987.
Membro K prezentis pri la "Japana Kanta Festivalo", kiu okazos en la
3,4,5a de decembro en la Halo Bunka Gakuen. La prezentadoj estas tre belaj kaj
diversaj, unue koruskonkurso, due oni prezentos ludadon de tamburoj, korean
dancon, koruson ktp. Bonvolu aĉeti biletojn de ŝi. Mi demandis pri estimata
esperantisto, s-ro Dao Anh Kha, kiu venis al Japanio,1975, aŭgusto, kiel unu el
la 5 membroj de la novaj registaraj delegacioj de Vietnamio. Tiam s-ro Osioka
estis la ĝenerala sekretario de la bonvenigfesta plenumkomitato. Li proponis al
JEI por ke s-ro Dao estu gasto de la Japana Esperantujo, kaj la festo okazis en
urbo Tokio, Nacia Eduka Centro, lukse. Liaj lastaj vortoj, kiuj estis donacita
al s-ro Osioka, estis "Esperanto estas bono de la homaro". Tre kortuŝa.
Ni legis libron " Mia 20-jaroj kun karega panjo" de p.39 ĝis p.41. Venonta
semajne ni parolu pri siaj impresojn pri ĉi kortuŝa rakonto.(N 10/26)
En la 19a oktobro, nia kutima marda lernrenkontiĝo okazis kaj Sanulo,
Helo, Dandi, Sumi el Koreio kaj 4 membroj de Hirosima Esperanto-Centro
ĉeestis. Estas tri informoj aŭ raportoj. Unue ni parolis pri la nova teksto,
kiun ni lernos post kiam ni finlegos nunan libron "Mia 20 jara vivo
kun karega panjo". Tio estas filmeto, en kiu s-ino O parolas por la
mondo sen nuklea armilo titolite "Ĉe angulo de Atombombita Kupolo".
Sed bedaŭrinde mi ne havas tian malfacilan teknikon tiel kiel montrigi
la filmeton sur la ekrano de Zoomo kaj haltigi ĝin fojfoje. Ni petas al
s-ino K helpi nin fari tion. Ĉu vi bonvolus helpi nin, s-ino K? Due ni
priparolis pri la Zamenhofa Festo. Ĝi okazos en la 15a de decembro, ne
marde sed merkrede. De la 12:00 ĝis 14:30. Ges-roj Osioka planas kuiri
paelon kaj tio signifas, ke ni okazigos La Zamenhofan Feston vid-al-vide
en la ĉambro de Hirosima Esperanto-Centro kaj per Zoomo, tio estas hibride.
Koreaj amikoj partoprenos ĝin per Zoomo kaj ili planas kanti kanton. Ni
antaŭĝojas aŭskulti ilin. Tria informo estas, ke la aŭtoro de la libro
"Mia 20 jara vivo kun karega panjo", s-ino Yamamoto Akiko, volas
scii kiajn impresojn ni membroj kaj koreaj amikoj havis finleginte ŝian
libron. Tial kiam ni finlegos ĝin, en la 26a de oktobro aŭ 2a de novembro,
ni parolu pri niaj impresoj, kaj mi sendos ilin al ŝi. Hodiaŭ ni legis
la libron kaj tradukis ĝin en la japana, aŭ legis japanan tekston por koreaj
amikoj. Ni ĝoje kaj diligente lernis ĝin. Ni legis de p.37〜p.39. Tieko-san multe helpis nin per sia interpretado inter la korea kaj la
japana.(N 10/19)
Hodiaŭ, la 12a de
oktobro, ni ĝuis la kutiman mardan lernrenkontiĝon per Zoomo. Helo, Dandi kaj 6
membroj de Hirosima Esperanto-Centro ĉeestis. Bedaŭrinde la persona komputilo
de la familio K difektiĝis, do ĝi enhospitaliĝis en la komputila hospitalo (
Edion). Mi preĝas ĝian rapidan resaniĝon!
Membro Ĉ parolis
en la korea, ke ĉi foje ŝi ne povis sed volas certe partopreni en la sekvan
Korean Edperanto-Kongreson. Ŝi lernas ankaŭ la ĉinan lingvon, kaj ni eksciis,
ke la instruisto estas 老師, raosi, en la ĉina.
Hodiaŭ Helo kaj
Dandi ankaŭ legis la libron "Mia 20-jara vivo kun karega panjo" kaj
tradukis ĝin en la japanan. Bonege!! Ni legis de p.29 ĝis p.35. Mi pensas, ke
bestoj instinkte scias kiel konduti en sia malsana kondiĉo.(N 10/12)
Tri gastoj el
Koreio vizitis en nia marda lernrenkontiĝo per Zoomo, en la 5a de oktobro, kaj
7 membroj de Hirosima Esperanto-Centro ĉeestis. Koran dankon, Sanulo, Helo, kaj
Dandi por viaj amikecoj! Sanulo kaj Helo loĝas en urbo Jongin kaj Dandi en urbo
Busano. Urbo Jongin, 龍仁市, estas
metropolo kaj universitata urbo, kiu situas 40km sude de urbo Seulo. Ĝi estas
fama por botanika ĝardeno, festivaloj pri tulipo kaj artoj, kaj la Korea
Folklora Vilaĝo, kiu estis uzata kiel scenejo de dramserio, ekzemple "Dae
Jang Geum"( 「チャングムの誓い」), en
kio 이영애, (李英愛, イ• ヨンエ, Lee Young-ae) estis heroino. Urbo
Busano, 釜山市, estas
metropolo kaj universitata urbo, kiu situas en sudo de Sud-Koreio. Vidindaĵoj
kaj fama estas templo Beomeosa, Samguangsa, Turo Busano, historia, arta, kaj
universitata muzeoj. Estas fama bazaro Cjagalĉi, Chagalchi Market(チャガルチ市場). Unue ni parolis sian unu-minutan parolon. Membro
T vizitis al Hirosima Basbalejo kune kun sia edzo. La teamo Karpo malvenkis
kiel kutime. Do nun ŝi planas uzi la malgrandajn plastajn batilojn( por
kuraĝigi ludantojn dum la matĉo ) por batali en la batalo- inter-geedzoj! Due
ni legis libron "Mia 20-jara vivo kun karega panjo" de p.20 ĝis 27. Panjo
de Ĉibi faris kanton por ĝi. Ĉibi amas Panjon, Ĉibi amas, amas, amas Panjon,
Panjon, Paaanjon. Tre aminda kanto, ĉu ne?(N10/5)
En la 28a de septembro, nia kutima marda lernrenkontiĝo okazis kaj 6 membroj ĉeestis per Zoomo. Antaŭ du tagoj, en la 26a, la ceremonio por enmetado de cindroj de ges-roj Okamoto, kiuj forpasis en 2019, okazis en la katedralo kaj post la ceremonio oni veturis al la tombejo sur monteto kaj enmetis cindrojn en la tombon. Ges-roj O partoprenis en la ceremonio kaj enmetado. S-ro Okamoto Micuo estis profesoro en la Ŝudo Universitato Hiroŝima kaj paca batalanto kontraŭ milito kaj nukleaj armiloj. S-ino Okamoto Tamajo studis filozofion irinte al universitato de Miĉigano en Usono prenante siajn 3 infanojn kaj fariĝis profesoro de filozofio. Ili estis karaj fervoraj membroj de Hirosima Esperanto-Centro. Mi ĉiam rememoras tre karan varmetan rideton de s-ino Okamoto.
Pri legado de libro "Mia 20-jara vivo
kun karega Panjo" de Yamamoto Akiko. Ni legis de p.13 ĝis p.19 pri "
Blanka hundo Ŝiro", kiun Panjo rakontis al nigra katido Ĉibi. Panjo
brakumis Ŝiro-on kaj trankviligis ĝin kiam ĝi timeme tremante demandis ĉu ŝi
portos ĝin al alia timiga loko. Ŝi savis vivon de Ŝiro kaj ĝi fariĝis membro de
ŝia familio.Bonege!! (9/29、N)
En la 7a de
septembro nia kutima marda lernrenkontiĝo okazis kaj 8 membroj ĉeestis. Unue
lokaj kongresaj komitatanoj informis pri aferoj pri la Japana kongreso, kaj
sekvante membroj parolis pri siaj spertoj unu post la alia. Membro J subskribis
kontrakton kun la kompanio de saĝafono. Li uzis ĝin de senkontrakto sed finfine
trovis favoran kondiĉon por li, kaj tial li povas uzi la telefonon eterne
senpage. Bonege, ĉu ne? Membro T vizitis la Pacparkon post longa tempo pro disvastiĝo de
kronviruso, kaj renkontiĝis kun 5 homoj. Kompreneble ŝi akiris 5 subskribojn
por kontraŭi nukleamilitiloj. Membro N nun ĝuante legas la rakontojn de la
" Vojaĝo de Gulivero", kiun li mem trovis en la interreto. Membro M
vizitis la Pacparkon kaj estis demandita pri la testudo tiea. Ni rememoris, ke
estas diraĵo en Koreio, ke animoj de mortintoj iras al la Paradizo rajdante sur
dorso de testudo. Membro Ĉ verkis tre karan prozon kaj donis al mi permeson, do
mi afiŝas ĝin suben. Hodiaŭ estas naskiĝtago de mia edzo. Mi aĉetis donacon al
li. Mi mendis monujon stampbatita la nomo de mia edzo en retbutiko. Kaj ĝi
hodiaŭ atingis al nia hejme. Sed, mi ankoraŭ ne donis ĝin al mia edzo, ĉar
hodiaŭ li tre okupita. Mi volas li plaĉu ĝin. 9/7(N)
Membroj de Hirosima kolektiĝis per Zoomo kaj s-ino K, kiu loĝas en gubernio Tokuŝima sed bonkore, fervore subtenas kaj helpas nin por prepari nin por la 108a Japana Esperanto-Kongreso, filmis nin sinprezenti unu post la alia, en la 31a de aŭgusto. La filmeto estos kunmetata al antaŭan parton de filmeto de " Viziti al monumentoj en Pacparko". Ni ĉiuj parolis mallonge por sinprezenti, kaj estis iom streĉite laca sed post tio arde lernis legante la tekston " Esperanto por mi 2", en kiu aperas 16 esperantistoj. Ni legis la 10an
paĝon " Osioka Moritaka kaj Taeko". La portoretoj de ili estas
belega! Helga Plotner desegnis portretojn en amo al ĉiuj esperantistoj, kaj mi
sentas ŝian varman amon vidante ilin. S-ro Osioka Moritaka dediĉas sin arde al
agado de Esperanto pli ol 50 jaroj, kaj s-ino Taeko ĉiun tagon vizitas
Pacparkon kaj sola kolektis 109,100 subskribojn kontraŭ nukleaj armiloj!! Ili
estas estimataj kaj amataj gvidantoj de ni membroj. 8/31(N)
Hodiaŭ unu el la membroj, s-ino K rakontis pri sia vojaĝeto, en nia marda
lernrenkontiĝo.Ŝia edzo ege amas varman fonton kaj verkas blogon pri tio,
nomate " のんびり湯ったり温泉紀行" , esperante " La vojaĝtaglibro
pri miaj malrapidaj kaj malstreĉemaj vojaĝeto al varma fonto". Kaj ĉi-foje
ili vizitis al la nacia speciala pitoreskejo, la valo Sandan-kjoo, kiu situas
en urbeto Aki-Oota de gubernio Hiroŝima. Ili marŝis malrapide laŭ la 2.7km
promenejo al pramstacieto Kurobuĉi, admirante la belecon de la valo. La ŝipeto
jam foriris de la stacieto, sed ĝi returnis sin por enŝiperigi ilin. Ili ĝuis
ŝipveturon, kaj iris al malnova restoracio. Ili manĝis rostitajn riverfiŝojn
kaj nudelojn, kiuj estis liberigitaj en la fluanta malvarma akvo kaj vi ŝovelas
ilin per manĝbastonetoj kaj trempas ilin en la saŭcon por manĝi. Poste
kompreneble ili ĝuis la varman fonton en la hotelo Sandan-kjoo. La tiea varma
fonto havas efikon por nervodoloroj, muskolaj doloroj, laciĝo, ktp. Ankaŭ mi
volas iam viziti la varman fonton. 8/3(N)
Hieraŭ, la 26a de julio, estis la tago en kiu en 1887 la unua libro estis
eldonita. Gratulon al ĉiuj esperantistoj!! Kaj hodiaŭ, la 27a, ni membroj
de Hirosima Esperanto-Centro ĉeestis en la kutima zooma lernrenkontiĝo.
Unue ni priparolis pri la 108a Esperanto-Kongreso, kiu okazos en ĉi septembro.
Kelkaj programeroj estos elsendataj el Hirosima Esperanto -Centro. Junaj
esperantistoj supozeble ludos aktivan rolon en ili. Ĝi devas esti valora
sperto por ili kaj ankaŭ por ni ĉiuj. Pri hundo Saburoo, hodiaŭ ĝi ne aperis
en la rakonto. Sed ni eksciis, ke Kriŝna, kiu venis al Japanio el Nepalo
por lerni kaj finis kurson en instituto, eklaboris en la konstrukompanio
en urbo Fukuŝima. Li esperis labori kun plezuro, tamen la realo estis terura.
La prezidanto de la kompanio postulis , ke li donu sian pasporton kaj saĝtelefonon
al li. Kaj en la laboro li estis elmetita al radioaktiveco de super 10
mikrosivertoj hore. Tial kiam li revenis al lia ĉambro, pro laceco en si
ne restis energio por fari ion serioze. Ho, veee!! Venonta semajne ni legos
de " Kriŝna eklaboris en la nuklea centralo" (p.29 l.2 ). 7/27(N)
Naŭ membroj ĉeestis per Zoomo en la marda lernrenkontiĝo. Unue ni spektis la filmeton, kiun s-ino Kitani redaktis, kaj priparolis pri ĝi por plibonigi. En ĵaŭdo kelkaj membroj ree vizitos la Pacparkon kaj plie filmos scenojn por la filmeto. Kaj ni diligente legis la libron de "Senhejma hundo Saburoo". Al la hejmo de geavoj venis junulo el Nepalo. Lia nomo estas Kriŝna kaj li ofte vizitis kaj promenis kune kun Sabroo. Sed post kelkaj monatoj li foriris al Fukuŝima por labori. Geavoj volis scii, kian vivon li havas en Fukuŝima, sed respondo ne venas de li. Kio okazis??? Ni tre
zorgas kaj estas maltrankvila pri Kriŝna. 7.20(N)
Nia kutima marda
lernrenkontiĝo okazis en la 13a de julio, kaj 10 membroj ĉeestis inkluzive
s-inon K, kiu bonkore oferas tempon por nia zooma renkontiĝo. Unue s-ino K
rekordis nian legadon de la programo "Bonvenon al Hirosima". Ni legis
unu post la alia. Sur la ekrano aperas fotoj, kiuj rilatas al la enhavo de la
teksto, kiu klarigas pri la monumento en la Pacparko. Ni streĉiĝis kaj tre
zorgeme legis la tekston, do ni laciĝis iomete. Tial nia lernado per libro
"Senhejma hundo Saburoo" estis nuligita bedaŭrinde. Sed mi kredas, ke
ni ĉiuj havis agrablan senton, ĉar ni penis laŭeble plej bone por fari nian
karan programon por la Japana Esperanto-Kongreso. 7/13(N)
En la 29a de junio nia marda lernrenkontiĝo okazis per Zoomo kaj 9 membroj
ĉeestis.Nia legado de la teksto de " Bonvenon al Hirosima" boniĝis
kaj progresis. Venonta semajno s-ino Kitani registros ilin.Kaj ni legis
la libron de " Senhejma hundo Saburoo" ĝis "Avo aĉetis manĝaĵojn
por mi".Venonta semajno ni legos de "Miaj surprizoj en Japanio".
6/29(N)
Ni denove voĉlegis la tekston, kiun s-ro O skribis pri la monumentoj en
la Pacparko de urbo Hirosima. Kaj ni spektis la prelegon de s-ino Kiriake,
ŝi prelegos en la 108 Japana Esperanto-Kongreso, kun esperanta traduka
skribaĵo. Kaj ni legis la tekston de Saburoo. 6/22(J)
Ni denove voĉlegis la tekston, kiun s-ro O skribis pri la monumentoj en
la Pacparko de urbo Hirosima.6/15 (J)